Ŝijaismo
El Vikipedio
Ŝija signifas "partio" (shî'at 'alî, la partio de Alijo), ĝi konsistigas unu de la plej fruaj grupoj disiĝantaj de la ĉefa linio de la islamo (Sunaismo). Cetere, ŝijaismo okupas la duan lokon de la manieroj sekvi la islaman fidon. Laŭ ŝijaisma konvinko, nur la kvara kalifo Alijo (Ali ibn Abi Talib, nevo kaj bofilo de Mahometo, 656 ĝ 661) estu la legitima posteulo de Mohameto t.s. politika kaj religia estro (imamo) de la islama komunumo. Tiu malkonsento tuj post la morto de Mohameto (632) fine gvidis al la disvolvigo de la ŝijaisma apartiĝo.
Disputoj pri la demando kiom da posteuloj vere troviĝas en la heredantaro de Alijo sekvigis ceteraj disiĝoj en la ŝijaismo. Tiel disvolviĝis tri ĉefaj tendencoj agnoskantaj aŭ kvin, sep aŭ dekdu legitimajn imamojn. El tiuj tri tendencoj, la dekduimamismo estas la plej grava, ekzistanta ĉefe en Irano, kiu i.a. kredas je la "kaŝita" imamo (Mahdi), kiu venos justigi la mondon, simile al mesioj de judismo. La nuntempaj ŝijaistoj konsistantaj ĉirkaŭ 10% de ĉiuj islamanoj loĝas ĉefe in Irano, Irako, Sirio, kaj Pakistano.
Ŝijaanoj valoras sanktigan suferon kaj martirojn kaj havas gravajn pilgrimejojn en Irako (Naĝaf kaj Kerbela).
El ŝijaisma fono naskiĝis la Baba kaj Bahaa Kredoj.