1028
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 11-a jarcento > 1028
Gregoria kalendaro | 1028 MXXVIII |
Ab urbe condita | 1781 |
Armena kalendaro | 477 ԹՎ ՆՀԷ |
Bahaa kalendaro | -816 – -815 |
Budhisma kalendaro | 1572 |
Ĉina kalendaro | 3664 / 3724 – 3665 / 3725 丁卯 – 戊辰 |
Etiopa kalendaro | 1020 – 1021 |
Hebrea kalendaro | 4788 – 4789 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 1083 – 1084 |
- Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) | 950 – 951 |
- Kali Yuga | 4129 – 4130 |
Holocena kalendaro | 11028 |
Irana kalendaro | 406 – 407 |
Islama kalendaro | 418 – 419 |
- Imperia jaro | Kōki 1688 (皇紀1688年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 11028 |
Juliana kalendaro | 1073 |
Korea kalendaro | 3361 |
Tailanda suna kalendaro | 1571 |
En la jaro 1028 post Kristo okazis, interalie:
[redaktu] Eventoj
- Henriko la 3-a, alinomata La Negrulo, kronita reĝo de Bavario, Suabio kaj Karintio.
- Koncilio de Limoĝo donis al Sankta Marcialo (unua episkopo de Limoĝo) titulon de apostolo.
- Johano, nevo de Viliamo de Volpiano, kunulo de Raul Glaber, iĝis abato de Fecamp.
- Herezo en Monteforte, apud Asti kaj Torino. Ĝiaj anoj, pro dediko al Sankta Spirito, konservis preĝan katenon, ne manĝis viandon kaj ne dormis kun siaj edzinoj.
- La regnoj de Kastilio kaj Navaro unuiĝis per reĝo Sanĉo la Plejgranda.
- Knuto la Granda reĝo de Norvegio.
- Romano Argino iĝis Bizanca imperiestro, sed sia edzino Zoe Porphyrogeneta estris fakte la imperion.
[redaktu] Naskiĝoj
- Viliamo la Konkeranto
[redaktu] Mortoj
- Fujiwara Michinaga, japana ŝoguno.
- Gershom de Mainz, rabeno.
- Fulberto de Chartres, episkopo de Chartres.
- Alfonso la 5-a reĝo de Leono.
- Garcia Sanchez, duko de Kastilio.
- Konstantino la 8-a, Bizanca imperiestro