Aborta rimo
El Vikipedio
Aborta Rimo estas rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (kor-a / for-e, send-u / fend-o), kion komence uzis en la Esperanta poezio la rusaj esperantistoj sub influo de sia gepatra lingvo. Sed dum en la rusa estas la finaĵoj preskaŭ englutataj, Esperanto ilin klare elparolas kaj tial tiu rimkutimo estas por Esperanto maltaŭga.
Parnasa Gvidlibro klarigas:
Bedaŭrinde, influate de la rusa poezio, kie la postakcentaj vokaloj estas ofte pli-malpli konfuze prononcataj, Zamenhof en siaj tradukoj allasis je la fino de du versoj vortoparojn kiel nia - akademio (FK 309) aŭ vundo - profunda (Rabistoj 112) ktp., ĉe kiuj la malsameco de la fina vokalo mortigas la komenciĝantan kunsonoron: tial tiajn misrimojn oni nomas abortaj. Liaj rusaj disĉiploj iris pluen, kaj uzis eĉ parojn, kiuj finiĝas per malsamaj konsonantoj, aŭ eĉ en kiuj unu vorto finiĝas per vokalo kaj la dua per konsonanto (ekz-e profanas - malsanon ĉe Miĥalski, A 299, aŭ bluzeto - karnon - peton - varman ĉe Ljubin, A 245). Tiaj finaĵoj ne estas rimoj, kaj zorga poeto devas ilin eviti.
Sed „nun alvenas mi al la plej forta“,
al rimo, kiun nomas mi aborta.
Kaj kiun uzas ĉefe niaj rusoj.
Ĝi sonas, kiel dum kantad‘ la tusoj.
En ĝi ja rimas la radikoj, nude,
sed la finaĵoj jam diverĝas krude.
Jen kontraŭ kio ĉiam mi ribelis.
Ĉu ĝi ne ŝiras al vi en orelojn?
Nek kunsonor‘, nek oreltikla ĉarmo:
ĝi estas tute superflua garno
de l‘ versoj. Ĉu do tial rompi kapon,
ke oni donu malagrablan frapon
al la oreloj tiel malĝentile?
Tute ne rimi estus pli facile,
kaj pli utile. Estas ja pli kara
la senrimeco, ol ĉi rimo knara!
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aborta rimo v. Rimo
Precipe ĉe rusoj oni trovas krome radikrimojn (abortajn rimojn), tio estas: rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (anĝelo-peli, grandaj-lando); ĉi tiu rimkutimo ŝajnas tute maltaŭga por E, kie la finaĵoj estas klare elparolataj kaj devas ne esti englutitaj. |