Ali Ŝogencukov
El Vikipedio
Ali ŜOGENCUKOV (naskiĝis 28-an de novembro 1900, mortis 29-an de novembro 1941) estis soveta poeto, verkinta en la kabarda lingvo; fondinto de moderna kabarda poezio.
Ŝogencukov studis en Stambulo (1917-1919) kaj iĝis instruisto. Reveninte al patrolando, li dum multaj jaroj instruis, samtempe verkante poezion. Liaj verkoj aperadis en presita formo ekde 1917.
Poemoj de Ŝogencukov estis tradukitaj al multaj lingvoj de Sovetunio, certe inkluzive de la rusa. Mem Ŝogencukov multe tradukis en la kabardan: i. a. klasikajn verkojn de Puŝkin, Lermontov kaj aliaj.
Ŝogencukov partoprenis la Grandan Patrian Militon kaj mortis en faŝista koncentrejo apud Bobrujsk.
[redaktu] Verkoj
- en la kabarda:
- Стиххэмрэ поэмэхэмрэ, Налшык, 1938
- Тхыгъэхэр томитIy, т. 1—2, Налшык, 1961
- en la rusa traduko:
- Поэмы и стихотворения, М., 1950
- Избранное, М., 1957
- Избранное, Нальчик, 1975.
[redaktu] Literaturo pri li
- Теунов Х., Али Шогенцуков. Путь поэта, Нальчик, 1950
- Либединский Ю., Али Шогенцуков, в его книге: Современники, М., 1958
- Очерки истории кабардинской литературы, Нальчик, 1968
- ХьэкIyащэ А., ЩоджэнцIыкIy Али, Налшык, 1961
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.