Amerika turfalko
El Vikipedio
?Amerika turfalko Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Falco sparverius Linnaeus, 1758 |
La amerika turfalko (Falco sparverius) estas la pli eta kaj la pli kolorplena falko el Ameriko.
Oni povas vidi la amerikan turfalkon de Alasko ĝis la suda pinto de Sudameriko, kvankam ĝi mankas en densaj arbaroj, kiel la Amazona arbarego.
La birdoj de Alasko kaj Kanado migras suden dum vintro. Ĝiaj moroj similas al tiuj de la kuza eŭropa turfalko, sed ĝi ĉasas pli ofte de posteno ol de staciflugo, kaj ĝi manĝas pli insektojn ol mamuletojn.
La tri ĝis sep ovoj estas demetataj en variaj monatoj laŭ lando: junio en Kanado, marto en Florido, januaro en Centrameriko, oktobro en Ĉilio.
Ruĝbrunaj dorso kaj vosto, blugrizaj flugiloj (ruĝbrunaj je ino), griza kapo, blankaj vangoj kun du nigraj vertikalaj strekoj."
Longeco 19-21 cm Envergure 50-60 cm