André Albault
El Vikipedio
André ALBAULT (naskiĝis la 14-an de junio 1923, Reims, Francio) estas franca esperantisto, okul-kuracisto, esperantisto ekde 1939, honora membro de UEA.
Li skribis multajn verkojn. Bedaŭrinde lia partopreno je provo reformi la ortografion per forigo de supersignoj estigis al li multe da malamikoj, dum rompiĝis malnovaj amikecoj. Li estis tre kritikata okaze de la «dua korea milito», koncerne la nomon de tiu lando. Laŭ li ĝi estas Koreo, enloĝata de Koreanoj, dum la homoj, kiuj vivis tie, protestis, ke ili estas Koreoj, anoj de Koreio. Por riski nenian malaprobon multaj Esperantistoj ekkutimis paroli pri «Korea Respubliko».
Li estas plej konata pro sia rolo en Akademio de Esperanto, unue sekretario (1963), poste direktoro de la sekcio pri komuna vortaro (1965-1976) kaj prezidanto dum kvar trijaraj mandatoj (1983-1995) -, Albault funkciis tamen ankaŭ kiel vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (1974-1976), prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1967-1974); komitatano (1957-1969) kaj kultur-faka estrarano (1962-1967) de UEA. Li redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Albault kunlaboris pri la medicinaj terminoj kaj la reviziado de PIV, publikigis sennombrajn artikolojn, enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963) kaj verkis i.a. Vortaro franca-esperanta (1961, kun R. Leger, kiu lin signis kiel rimarkindan leksikologon), Naŭ prelegoj pri la Fundamento (1990, Vojaĝo tra la landoj kaj Multlingva glosaro pri landnomoj (1991).