Anton Denikin
El Vikipedio
Historio > Rusio > Anton DENIKIN

Anton Ivanoviĉ DENIKIN (ruse Анто́н Ива́нович Дени́кин) (16-a de decembro, 1872 - 8-a de aŭgusto, 1947) estis armea oficiro en Rusio antaŭ kaj dum la unua mondmilito. Sekve de Rusa Revolucio, li estis ano de la kontraŭrevoluciaj Blankaj fortoj dum la Rusa Enlanda Milito.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Li naskiĝis en Varsovio kiel filo de malaltranga oficiro. Lerteco kaj necedema ambicio helpis lian rimarkigan vojon el la povreco. Li estis edukita ĉe la Kieva Milita Lernejo kaj ĉe la Akademio de la Generalstabo. Li servis unue aktive en la Rusa-Japana milito.
En aŭgusto en 1914, Denikin estis generalmajoro kaj komandanto de la Kieva armea distrikto. Li batalis en Galicio, en 1916, Rumanio en la Brusilov-ofensivo. Sekve de la Februara Revolucio, li fariĝis staboĉefo de Miĥail Alekseev, poste Aleksej Brusilov kaj fine Lavr Georgeviĉ Kornilov. Denikin apogis la aŭdacan provon de lia komandanto (Kornilov Okazo septembre en 1917 kaj li estis arestata kaj enprizonigata kun li.
Pro la Oktobra Revolucio, Denikin kaj Kornilov rifuĝis al Novoĉerkask en suda Rusio por renkontiĝi kun aliaj caristaj oficiroj kaj oficiroj de Voluntula Armeo, komence komandita far Alekseev.
Kornilov estis murdata en aprilo de 1918 proksime al Jekaterinodar kaj la Voluntula Armeo estis ekkomandata far Denikin. Liaj trupoj retiriĝos pro la komunista kontraŭ-ofensivo al la areoj de rivero Don. Li gvidis la finan atakon de la sudaj blankaj fortoj – aŭdacan atakon por okupi Moskvon somere de 1919. Pro la troa fortostreĉo de lia armeo, li suferis decidan malvenkon oktobre ĉe Orel, nur 400 km sude de Moskvo. La blankaj fortoj de suda Rusio estis en konstanta retiriĝo kaj agadis en marto de 1920 nur en Krimeo.
Denikin abdikis pri sia pozicio aprile favore al Pjotr Nikolajeviĉ VRANGEL kaj iris al ekzilejo, Francio kaj poste en 1945 al Usono. Li publikigis siajn du librojn The Career of a Tsarist Officer: Memoirs, 1872-1916 kaj The Russian Turmoil.
Li mortis en Ann Arbor en 1947.
[redaktu] Reentombigo en Rusio
Oni reentombigis liajn restaĵojn en 2005 kun solena ĉeesto de Jurij Luĵkov kaj la ĉefpatriarĥo de Moskvo.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.russianorthodoxchurch.ws/01newstucture/pagesen/news05/denikin.html
http://militera.lib.ru/memo/russian/denikin_ai2/index.html
http://militera.lib.ru/memo/russian/denikin_ai/index.html
http://militera.lib.ru/research/slobodin_vp/index.html