Arthur C. Clarke
El Vikipedio
Arthur Charles CLARKE (naskiĝis la 16-an de decembro, 1917) estas brita verkisto kaj inventisto. Li verŝajne estas pli fama pro sia sciencfikcia romano 2001: A Space Odyssey ("2001: Kosma Odiseado"), kiu ankaŭ estas filmo.
[redaktu] Biografio
Clarke naskiĝis en Minehead en Somerset (Anglio). Kiel knabo li entuziasme legis malnovajn sciencfikciajn revuojn. Fininte la duagradan lernejon li ne sukcesis esti akceptita en kolegio, do li eklaboris kiel ŝtata kont-revizoro.
Dum la Dua mondmilito li laboris por la brita Reĝa Aer-Armeo (RAF) kiel fakulo pri radaro kaj kunlaboris en la evoluigo de la defenda radar-sistemo, kiu permesis al RAF gajni la aer-batalon pri Anglio kontraŭ Germanio. Post la milito li studis en King's College en Londono kaj diplomiĝis.
Lia plej grava kontribuo eble estas la ideo, che ter-konstantaj satelitoj povus esti ideala sistemo por telekomunikado; li proponis la ideon en scienca artikolo titolata Can Rocket Stations Give Worldwide Radio Coverage? (angle: ĉu raketaj stacioj povas doni tut-teran radio-kovradon?), publikigita en Wireless World en oktobro 1945. Pro tiu kontribuo la terkonstanta orbito estas nomata ankaŭ kiel orbito de Clarke aŭ zono de Clarke.
Komence de la 1940-aj jaroj, ankoraŭ kiel soldato de RAF, li komencis vendi siajn sciencfikciajn historiojn al tiutemaj revuoj. Mallongan tempon li laboris ankaŭ kiel vicredaktisto de Science Abstracts, poste ek de 1951 li dediĉis sin plentempe al la verkado. Li estis prezidanto de la Brita Interplaneda Societo kaj membro de la Klubo de Subakvaj Esploristoj.
De 1956 li loĝas en Sri-Lanko, kies honora civitano li estas.
[redaktu] Listo de verkoj
- Childhood's End ("Fino de Infaneco", 1953)
- 2001: A Space Odyssey ("2001: Kosma Odiseado", 1968)
- Rendezvous with Rama ("Rendevuo kun Rama", 1973) (Premion Nebulozo, 1973; Premion Hugo, 1974)
- The Fountains of Paradise ("La Fontanoj de Paradizo", 1979) (Premion Nebulozo, 1979; Premion Hugo, 1980)