Atilio Orellana Rojas
El Vikipedio
Atilio ORELLANA ROJAS (naskiĝis 1963 -).
Eklernis Esperanton en 1984. Studis en Argentino Filologion pri Klasikaj Lingvoj. Studis la rusan lingvon kaj instruis ĝin kelkajn jarojn en la Instituto "Aleksandr Pushkin" en Córdoba; ankaŭ laboris kiel interpretisto de la rusa dum 2 jaroj. De 1988 instruas Esperanton laŭ la rekta metodo kaj jam gvidis kursojn en pli ol 60 landoj en la tuta mondo.
Nuntempe laboras kiel Direktoro de la Internacia Esperanto-Instituto, prizorganta la edukadon de novaj Esperanto-instruistoj.
Multe verkis en Esperanto kaj la hispana pri indiĝenaj temoj, speciale pri lingvistikaj aspektoj, muziko kaj religio por specialigitaj revuoj kaj por la Esperanto-gazetaro. Plenumis diversajn postenojn en la E-medio: Prezidanto de Argentina E-Asocio (1989-1991); C-Komitatano de TEJO (1992-1994) UEA-Komisiito por Ameriko (1994-2002); UEA-Komitatano A (1996-1998), (2004-2006) kaj B (1999-2001), (2001-2003). Estrarano de ILEI (1995-1999), (2003-2006), (2006-), Komitatano de ILEI (1999-2001), (2001-2003), (2004-2007); Prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA/ILEI (1997-2000); Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (2000-2003), (2003-2006), (2006-).
En 2003 estas la UEA-Komisiito pri Agado Espero.
Kunlaboris kun la organizo Indiĝenaj Dialogoj ekde ĝia naskiĝo en 1998 prizorgante la taskon de instruado al hispanlingvanoj, fonetika ekzercado kaj laste kiel konsilanto kaj helpanto en la redakta teamo de ĝia reta bulteno "Tamtamo".