Atletiko
El Vikipedio
Sporto > atletiko
Atletiko ampleksas ĉiujn individuajn sportojn kiel ekzemple kuron, salton, ĵeton kaj similajn. Speciala kampo de la atletiko estas malpeza atletiko (en multaj lingvoj nomata simple atletiko). Teamaj sportoj, rajdado kaj aŭtomobilkonkursoj ne estas parto de atletiko.
La internacia atletikasocio estas IAAF (angle international association of athletics federations, www.iaaf.org). Diversaj naciaj kaj kontinentaj asocioj membras en IAAF. Ekzemple EAA por Eűropo kaj Nacac por Nordameriko.
Atletiko estas la unua sporto de Olimpiaj ludoj. Golden League (Ora Ligo) estas unua granda konkurso de atletiko, kiu provas konkurenci al la Olimpikoj, precipe rilate ties komercan valoron.
[redaktu] vidu ankaŭ
[redaktu] Asocioj
- Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (angla)
- Eŭropa Atletika Asocio (angla)