Batalo de Halhin Gol
El Vikipedio
La Batalo (aŭ incidento) de Halhin Gol estis japana-soveta limkonflikto de la 28-a de majo 1939 ĝis 15-a de septembro. Ĝi okazis pro nepreciza limo inter la japana kaj soveta-mongola armeoj ĉe la rivero Halhin Gol.
La japanaj taĉmentoj penetris el Manĉurio en Mongolion ĉe regiono de Halhin Gol. La Sovetunio - laŭ mongola-soveta traktato de 1936 (12-an de marto) - helpis Mongolion. Oni forpelis la japanajn fortojn ĝis la 31-a de aŭgusto. La japana armea gvidantaro proponis armisticon komence de septembro, kio ekvalidis la 16-an de septembro.