Benţid
El Vikipedio
Benţid (bencid) (hungare: Bencéd) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de rivereto de Njiko, nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 346 loĝantojn (hungaroj); en 1992 190 (99% hungaroj). Administre ĝi apartenas al Şimoneşti. Ĝi estis unue menciita skribe en 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye).
[redaktu] Renomaj personecoj
- István Benczédi Székely (post 1500-post 1553) franciskano, verkisto.
- Gergely Benczédi (1839-1906), historiisto
- Domokos Gyallay Pap (1880-1970) verkisto, redaktoro.
- Pál Benczédi (1883-1966), bibliografo, historiisto, tradukisto.