Benjamin Péret
El Vikipedio
Benjamin PÉRET (naskiĝinta 4-an julio, 1899 - mortinta 18-an septembron, 1959) estis franca poeto kaj Superrealisto.
Li naskiĝis en Rezé (Loire-Atlantique) la 4-an julio, 1899, kaj varbiĝis en la armeo eviti esti enmalliberejigita. Li vidis agadon en la Balkana duoninsulo, kaj servis tra la milito. Poste, li membriĝis en la movado Dada, kaj en 1921 eldonis poemaron. Li forlasis la movadon Dadan kun André Breton kaj membriĝis en Superrealismo.
Li laboris kun kaj influis aliajn poetojn kiel Octavio Paz kaj André Breton.
Komence en 1924, li estis la kunredaktisto de la ĵurnalo La Révolution surréaliste, fariĝante la ĉefa redaktisto en 1925. En 1928, loĝante en Brazilo, li eldonis la tekston Le Grand Jeu. Frapadita per la ventoj de politiko, li batalis en la Hispana Enlanda Milito, rentkontis Trockijn en Meksikurbo, kaj reiris al Francio kie li estis arestita pro faligo, liberiĝis, kaj tiam pasis la ceteron de lia vivo en Parizo.