Bet-Leĥem
El Vikipedio
Bet-Leĥem estas hebrea urbeto, kie laŭ du evangeliistoj naskiĝis Jesuo.
Laŭ la legendo la naskiĝo okazis en groto, kie la bebon varmigis per sia spiro azeno kaj bovo. Venis paŝtistoj kaj omaĝis al la infaneto, sentante, ke naskiĝis eksterordinara persono. Venis ankaŭ tri saĝuloj el la oriento por adorkliniĝi antaŭ la novnaskito. La vojon al ili montris la Betleĥema stelo.
Popole la urbo estas nomata Betlehemo kaj same en kelkaj lingvoj estas nomataj scenejetoj, kiujn oni starigas en preĝejoj dum Kristnasko aŭ el vivaj personoj aŭ el figuretoj. En Esperanto ili nomiĝas "kripoj", laŭ la kripo, en kiu kuŝis la bebo. Ekzistas ankaŭ hejmaj kripoj el ligno aŭ papero.