Biarritz
El Vikipedio
Biarritz urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Akvitanio | ||||
Departemento | Pyrénées-Atlantiques | ||||
Arondismento | Bayonne | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Didier Borotra 2001-2008 |
||||
Areo | 11,66 km² | ||||
Alto super maro | De 0 al 85 m | ||||
Loĝantoj | 30 055 1999 |
||||
Loĝdenso | 2 577 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 64200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 64122 |
Biarritz [bjaric] (okcitanlingve Biàrritz, eŭsklingve Miarritze) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Pyrénées-Atlantiques kaj en la regiono Akvitanio. Ĝi havas proksimume 30.000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Biarrots [bjaro].
Biarritz estas unu el la plej prestiĝaj banlokaj urboj de la franca atlantika bordo. La strando de la urbo plie ĝuas potencajn ondojn, kaj ĝi fariĝis tial mondfama loko por surfo.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Biarritz situas sudokcidente de Francio, en la departemento Pyrénées-Atlantiques, proksime al la hispana landlimo kaj ĉe la Atlantika Oceano.
La najbaraj komunumoj estas Anglet norde, Bidart sude, Arbonne kaj Arcangues sudoriente.
[redaktu] Historio
Biarritz estas mondfama banloka urbo depost la 19-a jarcento : ĝi estis origine nur eta fiŝista vilaĝo kiam Victor Hugo malkovris ĝin en 1843.
Sed fakte, oceanaj banoj estis jam laŭmodaj ekde 1784 : tie ekzemple banis sin Napoléon Bonaparte en 1808. Napoleono la 3-a pliposte konstruis palacon je la formo de la litero "E" : tio ekaltiris multajn gravulojn el la tuta Eŭropo. En Biarritz Otto von Bismarck trafis Napoleonon la 3-a en septembro 1865 por obteni francan subtenon de la prusa eksterpolitiko.
[redaktu] Vidindaĵoj
- La roko de la Virgo estas la vera simbolo de Biarritz. Tiu roko estis truita per ordo de Napoleono la 3-a. El tiu roko oni povas vidi la tutan oceanbordon.
- La vilao Eugénie, aŭ "Hotelo de la Palaco".
- La lumturo de Biarritz, starigita en 1834, estas tre utila gvido-punkto sur tiu parto de la atlantika bordo.
- La muzeo de la Maro
- La muzeo de la ĉokolado
- Asiatica, muzeo pri orienta arto grupiganta baratajn, tibetajn, nepalajn aŭ ĉinajn artaĵojn.
[redaktu] Lokaj famuloj
- Naskiĝis en Biarritz :
- Jean Borotra (1898-1994), tenisisto.
- André Navarra, violonĉelisto.
- Pauline Carton (1884-1974), teatra kaj kina aktorino.
- André Dassary (1912-1987), opera kantisto.
- Léopold Eyharts (1957-), kosmonaŭto.
- Arnaud Massy (1877-1950), sportisto.
- Maurice Journeau (1898-1999), komponisto.
- Christophe vd Impe (1972-), nuntempa pentristo fama pro siaj barokaj portretoj.