Bicazu Ardelean
El Vikipedio
Bicazu Ardelean (hungare: Gyergyóbékás) estas komunumo en Rumanio en la valo de Bikaz-rivereto nordoriente de Gheorgheni. En 1910 ĝi havis 7133 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 4154 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1808. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye).
[redaktu] Renomaj personecoj
- Ernő Kahána (1890-1982), kuracscienca kaj psikologia verkisto, publicisto.
- Mózes Kahána (1897-1974), verkisto, poeto, redaktoro, tradukisto.