Bita
El Vikipedio
Bita (hungare: Bita) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 459 loĝantojn (hungaroj), en 1992 318 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1332. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Ĝi apartenas administre al Reci. De tie devenas la praŭloj de Béla Gy. Szabó (1905-1985), pentristo, lignogravuristo.