Bogda
El Vikipedio
Bogda (hungare:Rigósfürdő, germane:Neuhof) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Timişoara. En 1910 ĝi havis 474 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj), en 1992 90 (rumanoj). Ĝia unua mencio estas en 1436. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Temes vármegye). Administre apartenas al ĝi Altringen, Buzad, Charlotenburg, Comeat, Sintar.