Bolesław
El Vikipedio
Bolesław (ĉeĥe Boleslav, germane Bunzelberg) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).
Bolesław estas negranda vilaĝo situanta en sudorienta rando de Hlubĉica montetaro. La unuaj mencioj pri Bolesław estas el la jaro 1377. La nomo devenas el nomo Boleslav. En foraj tempoj tra ĉi tie kondukis la tn. „peĉa vojo“, kuniganta Racibórzon kun pejzaĝo de suda Bohemio. Bolesław apartenis ekde la jaro 1679 al familio Lichnovský el Chuchelná. La loĝantoj de la vilaĝo ekde la jaro 1853 fariĝis posedantoj de sinjora grundo, kiun ili partopagis per pojaraj pagoj. En la vilaĝo troviĝas paroĥeja preĝejo el 1876 inicita al sankta Hedvika. Interesa ekzemplo de konstruaĵoj el la 2-a duono de la 19-a jarcento estas kelke da bone konservintaj masonitaj mastrumkonstruaĵoj kaj ankaŭ lernejo el la 1845, alikonstruita en 1880. Ĉi tie konserviĝis same ankaŭ kelke da konservitaj grenejoj el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. En Bolesław estas unu el limpasejoj de malgranda limregiona kontakto Píšť – Bolesław.
Vilaĝoj en komunumo Krzyżanowice (Pollando) | |
---|---|
Bieńkowice ~ Bolesław ~ Chałupki ~ Krzyżanowice ~ Nowa Wioska ~ Owsiszcze ~ Roszków ~ Rudyszwałd ~ Tworków ~ Zabełków | |
Vilaĝoj el Regiono Hlučín (Ĉeĥio) kunlaborantaj kun komunumo Krzyżanowice | |
Hať ~ Píšť ~ Šilheřovice |