Boroşneu Mare
El Vikipedio
Boroşneu Mare (hungare:Nagyborosnyó, germane: Gross-Weindorf) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivereto Zagon orient-sudoriente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 1 544 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 442 (90% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo, sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Háromszék vármegye). Administre apartenas al ĝi Boroşneu Mic, Dobolii de Sus, Leţ, Ţufalău, Valea Mică.
[redaktu] Gravaj personoj
- Károly N. Bartha (1886-1956), etnografo;
- András Lantos (1904-1942),
- László Lantos (1907-1942), martiroj de la rezisto kontraŭ faŝistoj en Francio.
- Áron Benedek (1792-1879), reformita pastro, redaktoro, tradukisto.