Boroşneu Mic
El Vikipedio
Boroşneu Mic (hungare: Kisborosnyó) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 1 602 loĝantojn (hungaroj), en 1992 416 (97% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre ĝi apartenas al Boroşneu Mare.