Breţcu
El Vikipedio
Breţcu [brecku] (hungare: Bereck) estas komunumo en Rumanio. Ĝi situas en nordorienta rando de la Triseĝaj-baseno ĉe la eliro de Oituz-terkolo oriente de Târgu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 3 275 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 3 239 (73% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Háromszék vármegye). Administre apartenas al ĝi Mărtănuş, Oituz. Tie renkontiĝis Sándor Petőfi kun Jozefo Bem la 25-an de julio 1849 por plumarŝi kune al Fehéregyháza. La 10-an de decembro 2006 oni inaŭguris memorhalon je memoro de Kinga Illyés.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Áron Gábor.
- Imre Gábor (1816-1887) frato de Áron Gábor, vilaĝestro de Bereck, deputito en parlamento.
- István Khell (1889-1972), tradukisto, lernejhistoria studverkisto.
- Kinga Illyés (10-a de decembro 1940-2004), aktorino, deklamistino.