Brian D. Kaneen
El Vikipedio
Brian D. KANEEN naskiĝis sur Manksinsulo (Britio). Kiel 15-jarulo li havis unuan kontakton sur Manksinsulo kaj unuafoje parolis ĝin 5 jarojn poste dum brita militservado en Germanio. Post enmigrado al Kanado, kie li studis ĉe la Universitato McGill, li faris doktorigajn studojn ĉe Universitato Cornell en Ithaca (Nov-Jorkio), kie li aktivis en la loka Esperanto-klubo. Depost 1965 Kaneen loĝas en Vankuvero, kie li servis al Vankuvera Esperanto-Societo unue kiel sekretario kaj poste kiel multjara prezidanto. Kiel docento ĉe Universitato Simon Fraser en Burnaby, Brian organizis kaj instruis multajn Esperanto-kursojn, precipe en la jaroj antaŭ la 69a Universala Kongreso de Esperanto, en kies Loka Kongresa Komitato li servis kiel sekretario kaj vic-prezidanto. En la estraro de Kanada Esperanto-Asocio li servis tri-foje, kun la postenoj de redaktoro de Lumo, vicprezidanto (1999) kaj prezidanto (2000-03). Delonge Brian estas ankaŭ delegito de UEA kaj fakdelegito (lingvoj) en Vankuvero. Li elektiĝis Honora Membro de KEA en 1997.