Cádiz (Provinco)
El Vikipedio
La provinco de Kadizo (hispane Cádiz kAdis) estas situata en suda parto de Hispanio en Andaluzio. Ĝi limas la provincojn Onubo, Seviljo, kaj Malago, la britan posedaĵon Ĝibraltaro, kaj Atlantikon. Ĝia ĉefurbo estas Kadizo.
Geografie oni povas distingi kelkajn zonojn, norde la "Sierra de los Alcornocales" kaj "Sierra de Grazalema" (kie oni povas trovi arbaro de Abies Pinsapo, Natura Parko kaj Biosfera rezervejo), sude la plej loĝataj partoj kie oni povas trovi du metropolaj areoj, tiu de Kadiza Golfeto kaj tiu de Ĝibraltara Kampo, kaj belegaj naturaj strandoj ĉe Tarifa kaj Kapo Trafalgar (ĉe kie okazis la fama Batalo de Trafalgar) kaj kiu aktuale estas grava turismejo, tre ŝatata de veltabulistoj.
Gravaj urboj estas:
- En Kadiza Golfeto, Kadizo, Chiclana de la Frontera, El Puerto de Santa María, Jerez de la Frontera, Puerto Real, Rota kaj San Fernando.
- En Ĝibraltara Kampo, Algeciras, La Línea de la Concepción, San Roque kaj Tarifa. Ĉe Ĝibraltara Kampo estas la brita kolonio Ĝibraltaro, ne integrita en provinco sed ekonomie grava por la zono.
Multaj lokoj en la provinco havas la titolon "de la Frontera" (= "de la limo"). Ĝi devenas el la tempo de la "rekonkero" (reconquista) de la Iberia Duoninsulo de la maŭroj kaj signifas, ke iam la fronto de la konkerado estis ĉe tiu urbo.
|
![]() |
---|---|
Almerio | Granado | Ĥaeno | Kadizo | Kordovo | Malago | Onubo | Seviljo |