Carlo Collodi
El Vikipedio
Carlo COLLODI [Karlo Kolodi] (naskiĝis la 24-an de novembro, 1826 en Florenco, mortis samloke la 26-an de oktobro, 1890) estis itala ĵurnalisto kaj verkisto. Lia vera nomo estis Carlo LORENZINI [Karlo Lorencini], la pseŭdonimo COLLODI estis la nomo de la naskiĝurbo de lia patrino, kie li pasigis parton de sia infanaĝo.
Je la komenco de sia verkista kariero li verkis recenzojn por komercaj librokatalogoj, krome li laboris kiel ĵurnalisto. En la 1850-aj jaroj li ekverkis teatraĵojn kaj dudek jarojn poste li komencis dediĉi sin al la verkado de infanlibroj. Mondfamon COLLODI gajnis pro sia verko Pinokjo, kiu unue aperis sub la titolo "Storia di un burattino" en la revuo "Il giornale dei bambini" (1881-83) kaj en 1883 (titolite: "Le avventure di Pinocchio") ankaŭ libroforme. La fabelromanon tradukis en Esperanton la hungaro Jozefo Horváth el urbo Győr.
La aventurojn de Pinokjo reverkis la rusa verkisto Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj sub titolo Ora ŝlosilo aŭ aventuroj de Buratino (1936), do la marioneto tie ricevis nomon Buratino.
[redaktu] Listo de verkoj
- Un romanzo in vapore (1856)
- Giannettino (1875)
- Minuzzolo (1877)
- Occhi e nasi, ricordi dal vero (1881)
- Storia di un burattino (1881-83)
- Le avventure di Pinocchio' (1883)
- Storie allegre (1887)
[redaktu] En Esperanto aperis
Pinokjo / trad. el la itala originalo Mirza Marchesi. Ilustr. W. H. Matthews. Red. kaj preson aranĝis L. N. Newell. - London: Esperanto Publ. Co., 1930. - IX, 150 p. : ilustr.
Originalo: Le avventure di Pinocchio
En 2003 aperis traduko de Jozefo Horváth sub la nomo La Aventuroj de Pinokjo, eldono ĉe FEL, Antverpeno, 156 paĝoj, recenzita en Monato (2003/06, p. 20): Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala
[redaktu] Rete legeblas
La aventuroj de Pinokjo / trad. de Giuseppe Croatini