Cearao
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Ŝtatoj de Brazilo > Cearao > Municipoj de Cearao Ĉefartikolo: Cearao
La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Cearao.
|
Cearao estas unu el la ŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la Atlantika marbordo de la Sudamerika kontinento.
En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Ceará. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Seara'], en Esperanto. Tiu nomo devenas el indiĝena pralingvo kaj, plej eble, signifus "Kie estas multaj ĉasbestoj", do "Bona Ĉasejo".
En Cearao estas la regiono Araripe, kie estas loko tre riĉa en fosilioj en la mondo. Tie oni povas trovi tre facile belegajn fosiliojn, eĉ se oni ne estas specialisto.
En Cearao estas du urboj kun vigla Esperanto-Movado: Fortalezo kaj Krato.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Cearao estas ĉirkaŭata de reliefaj formaĵoj altaj, altebenaĵoj kaj bordoj: ŭeste ĝi estas limigita de Bordo de Ibiapaba, oriente de Altebenaĵo de Apodi, sude de Altebenaĵo de Araripe, kaj norde de Atlantika Oceano. Tial nomo "Enlanda Depresio" de la centra regiono de subŝtato Cearao.
[redaktu] Historio
Laŭ la historoj spuroj kredeblas, ke la karaveloj de Vicente Yanéz Pinzón[1]], partopreninto en la unua ekspedicio de Kristoforo Kolumbo, vizitis la cearaa marbordo antaŭ Pedro Álvares Cabral, kiu oficiale malkovris Brazilon en la jaro 1500. La historio de Cearao komencis en 1603, kiam la portugalo Pêro Coelho de Sousa starigis la fortikaĵo Sankta Jakobo (portugale São Tiago) ĉe la elfluo de la rivero Cearao, sed tiu unua provo kolonii tiun nordorientan brazilan regionon fiaskis. Oficiale do la unuaj paŝoj de la kolonio efektiviĝis kun la strategio de la portugala militisto Martim Soares Moreno [2], ekde kiam li starigis novan konstruaĵon sur la antaŭe disfalita fortikaĵo. La novan fortikaĵon Moreno nomis omaĝe al la militista Sankta Sebastiano. Tio okazis en la jaro 1612. En 1637 la nederlandanoj invadis Cearaon, kie li restadis dum sep jaroj, ĝis kiam la lokaj indiĝenaj ilin forpelis. Kvin jaroj poste revenis la nederlandanoj. Antaŭ ili estis Matias Beck. Tiu nederlanda militestro starigis la fortikaĵon de li nomiita Shoonenborch apud la rivereto Paĵeuo (portugale Pajeú). Ĉe tiu milita konstruaĵo stariĝis la ĉefurbo de Cearao, kies portugala nomo Fortalezo signifas fortikaĵon. En 1654 sub la estreco de la portugala ĉefmilitisto Álvaro de Azevedo Barreto la potugalaj trupoj forpelas la nederlandanajn. Laŭ la katolika tradicio Barreto ŝanĝis la protestantan nomon Shoonemborch por Nia Sinjorino de la Asunciono (portugale Nossa Senhora da Assunção), kie hodiaŭ estas generalstabo de la regiono. --200.19.190.153 19:19, 2. Mar 2007 (UTC)Jozefo Lejte
[redaktu] Economio
[redaktu] Agrikulturo
Fazeolo; maizo; rizo; kotono(herba kaj arba); kaŝtano de akaĵuo; sukerkano; manjoko; mamona; tomato; banano; oranĝo; kokoso; kaj pli ĵusa, vinbero.
[redaktu] Industrio
Vesta; manĝa; metalurgia; teksa; ĥimia; ŝua.
[redaktu] Minado
Fero; minerala akvo; kalkroko; argilo; magnezio; granito; petrolo; natura gaso; elmara salo; grafita; gipsita.
[redaktu] Bredado
Bovoj; porkoj; kaproj; ĉevaloj; birdoj; azenoj; kraboj.
[redaktu] Turismo
En Cearao oni praktikas du tipojn de turismo: la religian turismon, precipe en Juazeiro do Norte kaj Canindé; kaj la naturan turismon, precipe pro la belaj plaĝoj kaj montaroj de Cearao. Krom tio, oni rimarkas pligrandigon de seksa turismo.
[redaktu] Kulturo
[redaktu] Literaturo
Cearao estas lando de multaj gravaj verkistoj kaj poetoj, ekzemple Gustavo Barroso, Antônio Sales, Patativa do Assaré, Rachel de Queiroz, José de Alencar inter aliaj. José de Alencar verkis diversajn romanojn, inter ili, Iracema.
Fine de 19a jarcento, ekzistis Padaria Espiritual (Panvendejo Spirita), kultura klubo el junaj verkistoj, pentristoj kaj muzikistoj. La PanvendejoNo final do século XIX, existiu a padaria espiritual, uma agremiação cultural formada por jovens escritores, pintores e músicos. La Panvendejo, ironia ka nereverence, kritikis per sia ĵurnalo "O Pão"(La Pano) la instucioj kaj valoroj tiam nunaj.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Cearaa Oficiala Retejo (en la portugala lingvo)
- Cearaa Esperanto-Asocio
Akro | Alagoaso | Amapao | Amazonio | Bahio | Cearao | Espirito-Santo | Federacia Distrikto | Gojaso | Maranjo | Mato-Groso | Minas-Ĝerajso | Norda Rio-Grando | Paraibo | Paranao | Parao | Pernambuko | Piaŭio | Rio-de-Ĵanejrio | Rondonio | Rorajmo | Sankta Katarino | San-Paŭlio | Serĝipo | Suda Mato-Groso | Suda Rio-Grando | Tokantinso |