Cedrato
El Vikipedio
Cedrato (Citrus medica) estas specio de citruso. Estas la frukto de cedratarbo, arbo el plantfamilio rutacoj.
Cedrato estas frukto ovala kaj veruka, de formo kiel citrono, sed pli multe pli granda kaj pesanta de 0,5 kg ĝis 2 kg. Sed la plej grandaj cedratoj trafas 25 cm kaj 4 kg. Ĝia verda aŭ flava polpo gustas acide kaj malplenas sukon, sed ĝi odoras ĉarmege.
Tro amara, la cedrato malofte estas uzata freŝa : nur kiel aldonmanĝaĵo al viandoj aŭ salatojn. Ĉefe ĝi estas vendata konfitata kaj uzata en kukaĵo, en frandaĵo aŭ por dekoracio. Ekzemple, la ŝelojn uzas la kukindustrio. Kun ĝi oni ankaŭ produktas marmeladojn kaj likvorojn. Unu el tiuj alkoholaĵoj koloras verda kaj enhavas proksimume 30 % da alkoholo.
La cedratarbo (Citrus medica) estas specio proksima je citronarbo. Devena el Sudorienta Azio, pli presize el Barato, la cedrato estis la unua citruso ke dissendis al tutaj regionoj de Azia, kaj poste de Eŭropo ekde la 3-a jarcento antaŭ Jesuo Kristo.
La vario Etrog de cedrato estas unu el kvar elementoj de lulav, la foliara bukedo uzata dum la juda festo Sukoto (kun daktilpalmojn, mirto kaj saliko). Ĝi eblas ankaŭ esti la frukto malpermesata de Ĝardeno Edeno : ĝin nomis "Pomo de Medujo" Aleksandro la Granda, tiu kiu enigis ĝin en Mezoriento.
Cedrato estas kultivata intensive en Korsiko kaj en Maroko. Cedratoj kreskas ankaŭ en Italio, ekz-e en ĉirkaŭaĵo de somerrestadejo Santa Maria del Cedro. Ĝi kreskas en terasaj fruktarbejoj, ĝin protektas kontraŭ vento heĝoj por eviti ke fruktojn malbonigas branĉdornoj. Fruktoj estas rikoltataj inter septembro kaj novembro.