Cernat
El Vikipedio
Cernat (hungare Csernáton) estas komunumo de Rumanio ĉe la sudorienta piedo de montaro de Bodoko laŭ flankrivereto de Râul Negru sudokcidente de Târgu Secuiesc. En 1992 Cernat havis 3403 loĝantojn, el kiuj 99 % estis hungaroj. Ĝi estiĝis en 1964 per unuiĝo de Cernatu de Jos kaj Cernatu de Sus. Administre apartenas al ĝi Albiş.