Chilieni
El Vikipedio
Chilieni (hungare: Kilyén) estas vilaĝo en Rumanio sur la bordo de Olt sude de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 500 kaj en 1992 462 loĝantojn (90% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1334. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Ĝi apartenas administre al Sfântu Gheorghe.
[redaktu] Renomaj personoj
- József Ferencz (1835-1928) la 23-a episkopo de la transilvania unitariisma eklezio.
- István Halmágyi (1719- 1785) taglibroverkisto.