Chintelnic
El Vikipedio
Chintelnic (kintelnik) (hungare:Kentelke, germane:Kinteln) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 924 loĝantojn (rumanoj); en 1992 661. Ĝia unua mencio skribe estas en 1242. Ĝi estis saksa servutulvilaĝo. En la 18-a jarcento loĝis rumanoj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szolnok-Doboka vármegye). Administre ĝi apartenas al Şieu-Măgheruş.