Church Point (Nov-Skotio)
El Vikipedio
Church Point aŭ Pointe-de-l'Église estas urbeto ĉe Golfeto de Sankta Maria en Distrikto Digby de Nov-Skotio (Kanado). Ĝi estas ĉefe konata pro la franc-lingva Universitato de Sainte-Anne, la ĉefa institucio de Church Point, kaj pro la plej alta ligna preĝejo de Nordameriko, kiu kreskas proksime al la universitato.