Clara de Hess
El Vikipedio
Clara de HESS (naskiĝis 1910 - pereis akcidente la 21-an de julio 1994) estis elstara Esperanto-aktivulino en Argentino.
Ŝi kunfondis en 1941 Argentinan Esperanto-Ligon kaj helpis starigi dekojn da E-societoj en la lando, kiujn ŝi poste konstante vartis. Kun sia edzo Jorge Hess ŝi gvidis kursojn en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. Fakdelegito de UEA pri vegetarismo, ŝi estis tutlande konata kiel aŭtoro de sukcesaj kuirlibroj hispanlingvaj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.