Claudia Cardinale
El Vikipedio
Claudia Cardinale [klaŭdja kardinale] (naskiĝinta en Tunizo la 15-an de aprilo 1938) estas itala aktorino.
Claudia Cardinale naskiĝis en Tunizio kiel filino de italoj. Ŝia filmkariero komenciĝis en la jaro 1957, kiam ŝi gajnis beleckonkurson en sia naskiĝurbo kaj ricevis inviton al la filmfestivalo de Venecio.
Komence de la 1960-aj jaroj ŝi ricevis aron da grandaj kaj malgrandaj roloj en renomaj filmoj, ekz. en Rocco e i suoi fratelli kaj Il gattopardo (ambaŭ de la reĝisoro Luchino Visconti) kaj Otto e Mezzo (de Federico Fellini). En Usono ŝi inter alie per The Pink Panther gajnis sukcesojn.
En la jaro 2002 ŝi pro sia dumviva agado gajnis la Oran urson de la Berlinale.
[redaktu] Listo de filmoj
- Rocco e i suoi fratelli (Italio, 1960)
- Cartouche (Francio/Italio, 1962)
- Il gattopardo (Italio/Francio, 1963)
- The Pink Panther (Usono, 1963)
- Otto e Mezzo (Italio/Francio, 1963)
- Vaghe stella dell'orsa (Italio, 1965)
- Blindfold (Usono, 1966)
- C'era una volta il west (Italio/Usono, 1968)
- La scoumoune (Francio/Italio, 1972)
- Goodbye and Amen (Italio, 1978)
- Fitzcarraldo (Germanio, 1981)
- La pelle (1981)
- Le cadeau (Francio, 1982)
- Enrico IV (1984)
- Claretta (1984)
- La storia (1986)
- Atto di dolore (1990)
- Mayrig (1992)
- 588 rue paradis (1993)
- Son of the Pink Panther (1993)
- Elles ne pensent qu'à ça (1994)
- Sous les pieds des femmes (1997)
- Li chiamarono... briganti! (1999)
- And Now... Ladies and Gentlemen (2002)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Omaĝo al Claudia Cardinale (angle)