Cobourg (Ontario)
El Vikipedio
Cobourg (2001 enloĝantaro = 17.172) estas Ontaria urbo ĉ. 75 km-ojn oriente de Toronto. Ĝi estas la administra centro de Distrikto Northumberland kaj la plej granda urbo de tiu distrikto. Sude Cobourg estas ĉe la bordo de Ontaria Lago, kaj 7 km-ojn okcidente de ĝi estas la komunumo Port Hope (Ontario).