Cor Willems
El Vikipedio
Cor WILLEMS estas la unua kaŝnomo de Dekerido. Komence li nur uzis ĉi tiun nomon, sed kiam li komencis traduki el la verko de Multatuli li sentis la bezonon elekti alian, pli distingan kaj esperantan nomon, plie ĉar li volis ankaŭ verki en la stilo de tiu grava nederlanda verkisto. Nuntempe tiu nomo estas malpli ofte uzata.
En 1995 li komencis verki poezion, sed montriĝis ke li pli kapablas en la proza kampo. En tiu jaro li komencis verki sian serion pri La Forlasita Mondo, el kiuj du ĉapitroj aperis en Monato, aliajn li prezentis en la antverpena klubo La Verda Stelo.
Ankaŭ en 1995 li malkovris sian veran alvokiĝon: tradukado. Oni petis al li fari tradukon de kelkaj noveletoj; tiuj aperis kiel La Ludanta Lumo de Paul Ticher (Leopold Vermeiren).
Intertempe lia plej grava kontribuo al la esperanta literaturo estas la tradukado el la verkoj de Multatuli, sub la pseŭdonimo Dekerido. Ankaŭ por aliaj tradukoj kaj sia propra verko li uzas tiun nomon. Nur por tiuj verkoj de kiuj oni petas tradukon, kaj kiuj ne estis lia unua elekto, li ankoraŭ uzas la nomon Cor Willems.
Enhavo |
[redaktu] Listo de verkoj
[redaktu] Originaloj
- La Forlasita Mondo (ekde 1995, nun Dekerido)
[redaktu] Tradukoj
- Leopold Vermeiren, La Ludanta Lumo (Flandra Esperanto-Ligo, 1995)
- Herwig Verleyen, In Flanders Fields (tradukata, aperonta)