Debrecena Bulteno
El Vikipedio
Debrecena Bulteno estis hungara esperanta dumonata eldonaĵo, kiun verkis ĉefe Tibor Papp, hungara esperantisto. La gazeto malaperis post lia morto.
La unua numero aperis komence de la 1980-aj jaroj kaj eldoniĝis ĝis 2003.
La revuo entenis ĉefe tradukaĵojn pri la lokaj aferoj, pri Hungario kaj versojn, noveletojn, gramatikajn ktp. artikolojn. Komence de la 1990-aj jaroj ĝis ties malapero, tiu estis la sola perioda kultura esperanta eldonaĵo en Hungario. (La dusemajna Eventoj okupiĝis pri movadaj temoj).