Detlev von Liliencron
El Vikipedio
Detlev VON LILIENCRON [detlef fon LILjenkron], aŭ realnome: Friedrich Adolph Axel Freiherr VON LILIENCRON (naskiĝis la 3-an de junio, 1844 en Kijlo, mortis la 22-a de julio, 1909) estis germana verkisto.
Li naskiĝis en Kijlo kiel filo de malriĉiĝinta nobela familio, fariĝis oficiro, partoprenis diversajn militojn, sed devis fini tiun ĉi karieron pro grandaj mon-ŝuldoj. En la jaro 1875 li ekvivis en Usono, sed du jarojn poste li revenis al Germanio kaj vivtenis sin kiel oficisto. La verkadon li komencis relative malfrue: En 1883 li publikigis sian unuan libron kaj ekde 1887 li laboris kiel sendependa verkisto en Munkeno kaj Hamburgo. Li mortis en Alt-Rahlstedt (nuntempe parto de Hamburgo).
Detlev von Liliencron estas grava reprezentanto de la impresionismo. Temoj de liaj verkoj estas amo kaj naturo, sed ankaŭ milito kaj ĉasado.
[redaktu] Listo de verkoj
- Adjutantenritte und andere Gedichte (poemoj, 1883)
- Die Rantzow und die Pogwisch (dramo, 1886)
- Eine Sommerschlacht (noveloj, 1886)
- Breide Hummelsbüttel (romano, 1887)
- Unter flammenden Fahnen (rakontoj, 1888)
- Gedichte (poemoj, 1889)
- Der Haidegänger und andere Gedichte (poemoj, 1890)
- Neue Gedichte (poemoj, 1893)
- Poggfred (eposo, 1896)
- Leben und Lüge (membiografia romano, 1908)
[redaktu] En Esperanto aperis
Bela junio ; En granda urbo ; En la tombejo / trad. Guido Holz
En : Übertragungen = Tra(nskon)dukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 75-77