Dobolii de Jos
El Vikipedio
Dobolii de Jos (hungare: Aldoboly) estas vilaĝo en Rumanio sude de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 1425 loĝantojn (hungaroj), en 1956 809 (98% hungaroj). Je ĝia unua skriba mencio en 1461 ĝi estis triseĝa sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre ĝi apartenas al Ilieni.
[redaktu] Renomaj personoj
- Ferenc Orbán (1847-?) verkisto, vojaĝisto.
- Zoltán Hollaki (1856-?) verkisto, vojaĝisto.
- Vitus Szánthó (1878- 1955) juristo, verkisto, tradukisto de George Coşbuc, rumana poeto, redaktoro de Független Székelység (Sendependa Sikularo).