Domenico Scarlatti
El Vikipedio
Muziko > Klasika muziko > Baroka muziko > Domenico SCARLATTI < Klaviceno
Domenico SCARLATTI [doMEniko skarlAtti] (naskiĝis en Napolo la 26-an de oktobro, 1685, mortis en Madrido la 23-an de julio, 1757) estis itala klavicenisto virtuoza kaj komponisto.
[redaktu] Biografio
De 1733 ĝis morto li loĝis en Madrido, kie li estis favorata de la reĝo kaj reĝino de Hispanio. En tiu periodo li komponadis sian gigantan verkaron por klaviceno.
Sian famon Scarlatti ŝuldas al tiu verkaro por klaviceno, ĉar ĝi estis unika laŭ pluraj starpuktoj:
- Sia amplekso — ĝi konsistas el 555 eroj nomataj sonatoj aŭ essercizi (itale “ekzercaĵoj”), kaj kiam Scott Ross registris la tuton, tio plenigis 35 plenajn lumdiskojn.
- Sia originaleco kaj senfina inventokapablo, kune kun la elstara vigleco de plej multaj el siaj eroj, kaj samtempe siaj sentigaj kaj instigaj muzikaj koloroj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.