Diskuto:Don-Kiĥoto el Manĉo
El Vikipedio
Laŭ NPIV, la nomo de la regiono estas Manĉo, sen artikolo. Konservi ĝin estas nepravigebla hispanismo. Same "de" anstataŭ "el". - jc
Kial streketo inter Don kaj Kiĥoto? Gunnar Gällmo 5. Jul 2005 15:46 (UTC)
Vidu ĉe Esperantigo de vortoj el hispana fonto. La vorto "*Don" ne ekzistas memstare en esperanto; same pri "*Los", "*San" aŭ "*Buenos"; tial oni ligas ilin per streketo, konsistigante du-elementajn sed praktike unuvortajn tutaĵojn: Los-Anĝeleso, San-Joseo, Buenos-Ajreso. Oni povus skribi ilin unuelemente, sed duelementeco (kaj do streketo) igas ilin pli facile rekoneblaj. - jc