Don Kiĥoto el Manĉo
El Vikipedio
La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo (hispane, El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha [El inĥenjoso idalgo Don Kiĥote de la Manĉa], Quixote laŭ Cervantes-tempa ortografio) estas romano de la hispana aŭtoro Miguel de Cervantes. Ĝi estas ĝenerale rigardata kiel la unua romano kaj la ĉefa hispanlingva beletraĵo. Origine skribita en la hispana lingvo, la rakonto estas tradukita en multaj lingvoj.

La romano Don Kiĥoto efektive konsistas el du partoj: la unua aperis en 1605 kaj la dua en 1615 (unu jaro antaŭ la morto de la aŭtoro). Inter la unua kaj la dua partoj, eldoniĝis falsa rakonto de plagiatisto de Cervantes Alonso Fernández de Avellaneda. Pro tio, la dua parto enhavas plurajn aludojn al la plagiatisto, kaj finiĝas kun la morto de Don Kiĥoto (por ke neniu trompanto reuzu la personon de Cervantes).
Cervantes diras, ke la komencajn ĉapitrojn li prenis el "kronikoj de La Mancha", kaj la cetero estis tradukitaj de morisko el araba originalo de Cide Hamete Benengeli ("S-ro Hamid Melongena"). Tiu kaj aliaj rimedoj parodias la kavalira genro, tiam modega.
La intrigo koncernas la vojaĝojn kaj aventurojn de Don Kiĥoto kaj de lia eskviro Sanĉo Panzo (Sancho Panza). Don Kiĥoto estas ordinara hispano (hidalgo, la plej malalta rango de la hispana nobelaro), kiun obsedas fantasto de migrantaj kavaliroj . Liaj familio kaj amikoj opinias, ke li estas freneza, kiam li decidas esti migranta kavaliro kaj vagi tra Hispanio ĉevale, rajdanta sian ĉevalaĉon Rocinante [rosinante], justiganta misjustaĵon, kaj protektanta la prematojn.
Don Kiĥoto estas okulvideble freneza laŭ la plejparto de la popolo. Li kredas, ke ordinaraj gastejoj estas sorĉitaj kasteloj, kaj iliaj kampulinoj estas belaj princinoj. Li konfuzas ventmuelilojn kun premaj gigantoj senditaj per malaj sorĉistoj. Li imagas, ke najbara kampulino estas Dulcinea del Toboso [dulsinea del toboso], la bela junulino al kiu li promesis amon kaj fidelecon.
Sanĉo Panzo, lia simpla eskviro, kredas, ke sia mastro estas iom freneza, sed ambaŭ la mastro kaj lia eskviro travivas malsimplajn ŝanĝojn kaj evoluon, kaj ĉiu persono gajnas atributojn de la alia dum la romano sekvas. En la fino de la dua libro, Don Kiĥoto decidas, ke liaj agoj estis frenezaĵoj kaj reiras al sia hejmo por morti. Sanĉo lin petegas, ke ne cedu, kaj li sugestas, ke ili alprenu la rolon de paŝtistoj, kiu estis ofte la herooj de pastoralaj poemoj kaj historioj.
Mastro kaj eskviro havas multajn aventurojn, pli ofte kaŭzanta malbonon ol bonon, malgraŭ siaj noblaj intencoj.
Cervantes inkluzivigis en la unua parto aliajn siajn novelojn, apenaŭ ligitajn al la ĉefa rakonto. Ekzemple: "La rakonto de la bagnano", kiu inspiris al Ŝekspiro The Story of Cardenio; "La malprudenta scivolulo".
La gravuraĵoj de Gustave Doré por franca eldono igis klasikaj, sed ankaŭ Pablo Ruiz Picasso estis inspirita de la libro.
La aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo ekspluatas la famon de la romano de Cervantes por instigi turismon en la regiono. Multaj lokoj en Manĉo ligiĝas kun la romano, inkluzive de ventmueliloj kaj gastejo.
[redaktu] En Esperanto aperis
- "Tri ĉapitroj el la hispana verko : La sprita junkro Don Kiĥoto de Manĉujo" / Esperantigitaj de Carlo Bourlet, Vicente Inglada kaj Geo C. LAW. - Valencio: Grupo Esperantista Murcia, 1905. - 22 p.
- "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic Pujulà i Vallès. - Berlino: Müller & Borel, 1909. - 48 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
- "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic Pujulà i Vallès. - 2a eld. - Berlin ; Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, 1924. - 55 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
- "La genia kavaliro Don Kiĥoto de la Mancha" / Trad. de Julio Mangada Rosenörn. - Madrido: Torrent, 1927. - 31 p.
- "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" <parto> / El la hispana trad. Fernando de Diego. - En: Nova Esperanta krestomatio / Eld.: William Auld ; p.118 - 121
- El curioso impertinente: "La malprudenta scivolulo : 33a, 34a kaj 35a ĉapitroj de la verko `Don Kiĥoto´" / El la hispana originalo trad. Luis Hernández Lahuerta. - Valencia: Hernandez, 1955. - 55 p.
- "La ingenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" / El la hispana trad. Fernando de Diego. Kun 20 gravuraĵoj de Gustave Doré. - Madrid: Eld. "Fundación Esperanto", 1977. - 820 p. : ilustr. ISBN 84-400-3582-9
Alia teksto pri Don Kiĥoto:
- "Don Kiĥoto" (Poemo en prozo) de Théophile Cart en sia verko Vortoj de Profesoro Cart.
[redaktu] Rete legebla verko
- La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha : fragmento
- Hispanlingva eldono de 1998 de Instituto Cervantes
- Elektronika libro "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono" (kvin ĉapitroj)
- E-a poemo pri la valideco de donkiĥoteco en nuna mondo
[redaktu] Eksteraj informoj en Esperanto
Paĝaro de Hispana Esperanto-Federacio okaze de la kvarcentjara datreveno de la publikigo de la verko