Dora Wunderbaum
El Vikipedio
Dora WUNDERBAUM (naskiĝis 1908- mortis la 11-an de septembro 1989) estis dum tridek jaroj delegito en Telavivo kaj aktivulo de la israela movado.
Naskita en Varsovio en la familio Tannenbaum, kun patro, kiu apartenis al la rondo de Zamenhof mem, ŝi lernis Esperanton de Lidja en la dudekaj jaroj.