Dorothy M. Hawley
El Vikipedio
Dorothy M. HAWLEY (naskiĝis en 1908 en Vinipego (Manitobo), mortis la 15-an de decembro 2001) estis ĉefa motoro de la Esperanto-movado en Kalgario (Kanado) dum la 70aj, 80aj, kaj 90aj jaroj.
Stariginte lokan klubon en 1965, ŝi kreskigis ĝin per anoj de la vesperaj Esperanto-kursoj, kiujn ŝi persiste gvidis dum multaj jaroj. En 1975 ŝi estris ege sukcesan tutkanadan Esperanto-kongreson en Kalgario, kaj en 1988 ŝi eldonis je propraj kostoj en 6000 ekzempleroj la komunikigan libreton Saluton, amiko! okaze de la vintraj Olimpikoj en Kalgario. Pro siaj multaj kontribuaĵoj al la kanada Esperanto-movado, KEA elektis ŝin Honora Membro en 1993.
Ŝian libro-kolekton heredis Esperanto Antaŭen, kiu konservas ĝin en la Kalgaria Esperanto-Centro kiel la Dorothy Hawley Esperanto Library.