Enrique Kohei
El Vikipedio
Enrique KOHEI (1921-1997), esperantisto ekde la komenco de la 40-aj jaroj, UEA-membro de 1945 kaj pli ol 40 jarojn delegito de UEA (pri instruado kaj informado), mortis meze de septembro en Venado Tuerto (Argentino).
Li agadis kiel komitatano de Argentina Esperanto-Ligo, dum pluraj jaroj redaktis ties organon Argentina Esperantisto, organizis multajn ekspoziciojn kaj funkciis kiel la argentina peranto de El Popola Ĉinio. Li aŭtoris la baznivelan lernilon Ne krokodilu plu...!, instruis Esperanton en la Universitato de Rosario kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn diversloke. Eĉ malsana, en siaj lastaj vivmonatoj li aktivis por la projekto "Infanoj en la mondo".
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.