Esperanto-Asocio de Skotlando
El Vikipedio
La Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS) fondiĝis en 1906, sub la nomo Skota Federacio Esperantista, sed lokaj kluboj de Esperanto-parolantoj jam ekzistis en Glasgovo kaj Edinburgo depost 1903. Ĝi alinomiĝis en 1997. La EAS havas la plej altan kongresnumeron en Esperantio, ĉar ĝi okazigis kongreson ĉiujare, eĉ dummilite. Nuntempe la ĉiujara kongreso normale okazas en junio. La revuo de EAS, Esperanto en Skotlando aperas dufoje en la jaro. Ĉiujare la EAS organizas la Skotan Aŭtunan Studrondon kiu nun kutime okazas en la urbeto Dunblane en septembro.