Esperanto-Grupo Alena
El Vikipedio
Esperanto-Grupo Alena fondiĝis en la jaro 1948 kaj ekzistis ĝis la gvidanto ĉesis sian laboron pro malsano. Pli kaj pli ĝi malaperis kiel Esperanto-Grupo. Ĝi denove estis refondita en Aalen en la jaro 1982 pere de Franz Zeller kaj Karl Heinz Schaeffer. Membroj de la grupo respondecas por la Esperantokursoj kadre de popola altlernejo de Aalen kaj aliaj estas kunlaborantoj en la Germana Esperanto-Biblioteko. Aliaj grupomembroj estas en la LKK por la dujara premio de la FAME-fondaĵo subtenata de la administracio de urbo Aalen. Ek de la komenco de refondiĝo Karl Heinz Schaeffer estas ĝia prezidanto. La intenco de la grupo estis ĉiam plibonigi la Esperantan infrastrukturon de kaj en Aalen. Do fine de 80-aj jaroj la grupo tradukis la germanan urboprospekton Esperanten. Ĝi aperis intertempe en la 4-a eldono. La grupo povas ankaŭ ĉiĉeroni tra la urbo kaj al la vizitinda regiono pere de siaj gvidadoj. Krome la grupo respondecas pri la agado por kulturo kaj interkompreniĝo. Okaze de 10-a jubileo post la refondiĝo la grupo tradukis en 1992 la libron de Peter Härtling Das war der Hirbel kiel Hertlingo, Petro: Tia estis Hirblo anstataŭ festi tion jubileon pere de varma/malvarma bufedo aŭ simila. La tradukon instigis en 1991 dum UK en Bergeno la gvidantino de Infana Kongreseto, plendinte, ke en Esperantujo ankoraŭ mankas infanaj libroj.
Ek de UK Aŭgsburgo 1985 sen interrompo ĝis hodiaŭ ĉiam minimume unu membro de la grupo partoprenis je ĉio Universala Kongreso de UEA.
Je la 9-a de Decembro 2006 okazis en la urba preĝejo laŭ Skt-a Nikolao publika kantado. Kantis la ĥoruso de la preĝejo kaj 12 kantemuloj de la grupo internaciajn kantojn por la tempo de Advento. Inter la prezentado troviĝis 4 kantoj el ADORU kaj oni sukcese instigis la ĉ. 125 vizitantojn pere de kantfolio al kunkanto, kio sukcesis.