Esperanto-Rondo de Toronto
El Vikipedio
La Esperanto-Rondo de Toronto estis unue fondita en 1907. Ĝi ne aktivis dum la du Mondmilitoj sed re-ekfunkciis baldaŭ poste, kaj en 1958 prizorgis la refondon de la Kanada Esperanto-Asocio kiu estis malaperinta komence de la dua mond-milito.
Nuntempe, la klubo renkontiĝas ĉiu-semajne en urbcentra kafejo kaj monate ĉe la domo de membro kiu prizorgas la kluban bibliotekon. Tiu biblioteko konsistas ĉefe el heredaĵoj de forpasintaj membroj.
La klubo ankaŭ okazigas aliajn renkontiĝojn dum la jaro kiel la tradicia Somera Pikniko, Somerfesto kaj Zamenhof-festo. Tiuj festoj kutime allogas kelkajn eksterurbajn kaj eĉ eksterlandajn vizitantojn, aparte el Usono.
La klubo ankaŭ partoprenas en la MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo) grupo. Otavo, (Ontario), Montrealo, (Kebekio), kaj Toronto dividas la gastigadon de Esperantistoj vicjare. La celo de tiu renkontiĝo estas montri al vizitantoj vian hejmurbon. La Esperanto-Rondo de Toronto okazigos MeKaRon denove en 2008 je la Reĝino-Viktoria longsemajnfino.