Esperantujo
El Vikipedio
Esperantujo (iam ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo, de tiuj lokoj kaj institucioj kie la lingvo estas uzata. Oni diras Esperantujo, kvazaŭ temus pri lando, kvankam ĝi kompreneble ne okupas propran areon de la tersurfaco. Foje oni diras, ke ĝi estas ĉie, kie esperantistoj kunestas. – La vorto konservas la tradician formon Esperantujo malgraŭ tio, ke en landnomoj populariĝis la vortfino -io. Unu motivo, aldone al la forta tradicio, estas tio, ke ĉi tie la sufikso -ujo estas tre proksima al sia kerna signifo ‘entenanto de’.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj organizaĵoj (ili preferas nomi sin establoj) fondis la Esperantan Civiton, kiu “celas esti subjekto de internacia juro” kaj “celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo”. La Civito ĉiam uzas la nomformon Esperantio, kiun ĝi mem difinas laŭ sia interpreto de raŭmismo, kaj kies signifo do povas diferenci disde la tradicia esperanta kompreno pri la vorto Esperantujo.