Eugenia Amis
El Vikipedio
Ĵenja (Eugenia) Zvereva AMIS naskiĝis la 5-an de septembro 1978 en Kievo, Ukrainio kaj esperantistiĝis en 1999; ekde aprilo 2005 ŝi loĝas en Atlanto, Georgio, Usono.
Ekde 2002 ŝi estas redaktorino de Kontakto, kaj de 2004 ĝis 2006 – vicredaktorino kaj kompostistino de TEJO Tutmonde. De 2004 ĝis 2006 ŝi estis komitatano A de TEJO por ULEJ. Ŝi aktivas en TEJO ekde 2001 (ŝi kunorganizis TEJO-seminarion en 2001). Krome Ĵenja membras en ESMA kaj ELNA.
Ekde oktobro 2005 ŝi estas vicredaktorino de Esperanto USA.
En majo 2005 ŝi edziniĝis al Joel Amis en rozkruca geedziĝceremonio en la Atlanta Loĝio de la Rozkruca Ordeno, AMORC (en kiu membras Joel kaj ŝi).
En 2003 ŝi diplomiĝis de Nacia Teknika Universitato de Ukrainio “KPI” (eldona fakultato) kiel ĵurnalisto-redaktoro. En Ukrainio ŝi kunlaboris kiel ĵurnalisto kun kelkaj tutlandaj turismaj ĵurnaloj kaj revuoj kiel ĵurnalisto kaj redaktoro (ŝi multe kontribuis, interalie, per artikoloj pri Esperanto). Ŝi laboras kiel sekciestro en la Usona Ruĝa Kruco.