Fakso
El Vikipedio
La fakso (aŭ faksaparato aŭ telefakso aŭ telekopiilo) estas aparato por forsendo kaj reprodukto de dokumentoj per telefonlinio aŭ radioonda metodo.
La nuntempaj faksaparatoj skanas la originalon kaj plusendas la datenojn al alia aparato, kiu reproduktas la dokumenton. Ili anstataŭigis la telegrafon, sed kun ili konkuras la komputila korespondado.
Oni akceptis en 1980 la t.n. normon de Group 3 kiu certigas la kompatibilecon de la aparatoj. En la aparato lumpalpas 1728-elementa lumsensa strio, kiuj fordonas diversan tension. Ĉar la palpado estas 4 linioj/mm, estiĝas 2 milionoj da tensiosignoj. La signojn transformas la aparato al bitokoj kiu estas kompaktigita, poste forsendas ilin analoge. Dum la kompaktigo, el 2 milionoj oni malpliigas je 400.000 la necesajn bitokojn je paĝo.
Ĉe la akpcepta flanko, aparato malkombinas la signojn kaj reproduktas la dokumenton.
[redaktu] vidu ankaŭ
- Frederick Collier Bakewell, homo kiu inventis la fototelegrafadon.
- pantelegrafo